Welcome at Universal Life League.



Universal Life League is a place to share knowledge with others, and enjoy it all together.
The Practicality is an official page of Universal Life League dedicated to information, studies, development, and distribution of technologies in alternative energy sources and resources. ULL also aims to study different developments in alternative healing, prevention of sickness, diseases and maladies by naturopathy (natural healing), spiritual healing, holistic therapies, etc. We take interest mainly in Do It Yourself (DIY) approach by sharing: projects, plans, designs, processes, prescriptions, recipes, etc.
Inquires at administrator's address: esperioster@gmail.com - with "thepracticality" as first word in the subject.

Friday 23 May 2008

Helpu al la viktimoj de ĉina tertremo

Ĵus antaŭ nelonge katastrofa tertremo skuis Ĉionion. Pli ol 50 mil da homoj mortintaj, multe pli ol cent mil da vunditoj kaj milionoj da homoj sen loĝejoj. Miloj da infanoj kaj junularo pereis en tiu ĉi terura kataklismo. Jen sube estas la anonco de Ĉina samideano kiu prezentis ĝin ĉe la populara esperantista portalo www.edukado.net Mi decidis publiki ĝin ankau en ties originala formo ĉe tiu ĉi novaĵejo de Esperlando

2008-05-22 ĝis 2008-06-30
Ĉinio
Beijing
Helpu al ĉinaj tertremviktimoj
WANG Xigeng
X
tertremo yahoo.cn
En la 12-a de majo okazis 8.0-granda tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan.
Ĝis la 22-a de majo, la tertremo kaŭzis morton de pli ol 52 mil homoj, inter la mortintoj pli multaj estas infanoj, maljunuloj kaj gelernantoj, kiuj estis en klasĉambro dum la okazo de tertremo. La domoj, vojoj, lernejoj, hospitaloj, fabrikoj ktp. estas detruitaj. Pli ol kalkulitaj 50000 homoj ankoraŭ estas sub la detruitaj konstruaĵoj.
Por pliaj raportoj, bv. alklaki: http://i.cn.yahoo.com/tertremo/blog/ kaj/aŭ vidi la fotoalbumon.

Por kondolencmesaĝoj bv. uzi la retadreson: tertremo(ĉe)yahoo.cn.
aŭ la retpaĝon.

Ni, ĉinaj esperantistoj, deziras konstrui unu lernejon “ESPERO” en regino trafita de tertremo, helpi esperantist- kaj viktim-familianojn. Kontribuoj estas bonvenaj.

Por via laŭebla helpo, bv. ĝiri sumon al nia uea-konto: XWAN-Q aŭ peti mesaĝe la kontonumeron por ĝiri sumon tra banko "BANK OF CHINA BEIJING" rekte al Ĉinio.

Antaŭdankas vian helpon: WANG Xigeng
Tel: ++ 86 1391 1717 001
tertrem(ĉe)yahoo.cn.
Adreso: Apartment 8-1-41, Jianguomenwai Diplomatic Compound,
No.1, Xiushuijie, Chaoyang District. Beijing, CN-100600, Ĉinio.

No comments: